Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista Informazioni di contatto, mappa e indicazioni stradali, modulo di contatto, orari di apertura, servizi, valutazioni, foto, video e annunci di Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, Organizzazione religiosa, Rome.

07/09/2026

Papo Leono la 14-a en Genazzano

07/09/2026

07/09/2026

07/09/2026

06/09/2026

Anĝeluso, 6.9.2026

23-a ordinara dimanĉoUnua legaĵo: Jeĥ 33, 7-9El la libro de la profeto Jeĥezkel Tiel diras la Sinjoro: Filo de homo, Mi ...
05/09/2026

23-a ordinara dimanĉo

Unua legaĵo: Jeĥ 33, 7-9
El la libro de la profeto Jeĥezkel
Tiel diras la Sinjoro: Filo de homo, Mi starigis vin kiel gardiston por la Izraelidoj. Admonu ilin, laŭ la vorto, kiun vi aŭdos el mia buŝo. Se Mi diros al la malvirtulo: Vi mortos; kaj vi ne admonos lin, ke li rektigu sian konduton, li mortos, ja, en siaj krimoj; sed Mi kulpigos vin pri lia pereo. Sed se vi admonos la malvirtulon, ke li konvertiĝu, kaj tamen li ne atentos viajn vortojn, li en siaj krimoj mortos, sed vi savos vian animon.
*
Responsoria psalmo: 95, 1-2.6-7ab.7c-9
R: Aŭskultu hodiaŭ la voĉon de la Sinjoro;
ne obstinigu vian koron.
Venu, ni aplaŭdu al la Sinjoro;
ni ĝoje aklamu al Dio, la roko de nia savo.
Ni iru al Li kun laŭdkantoj,
per psalmoj ni ĝoje gloru Lin.
R: Aŭskultu hodiaŭ la voĉon de la Sinjoro;
ne obstinigu vian koron.
Venu, ni adorkliniĝu;
ni genuiĝu antaŭ la Sinjoro,
ĉar Li estas nia Dio,
kaj ni la popolo de lia paŝtado, la ŝafaro de Li gvidata.
R: Aŭskultu hodiaŭ la voĉon de la Sinjoro;
ne obstinigu vian koron.
Aŭskultu hodiaŭ la voĉon de la Sinjoro;
ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,
kiel en la tago de Masa en la dezerto,
kiam viaj patroj Min incitis kaj kontraŭstaris,
kvankam ili vidis miajn mirindaĵojn.
R: Aŭskultu hodiaŭ la voĉon de la Sinjoro;
ne obstinigu vian koron.
*
Dua legaĵo: Rom 13, 8-10
El la letero de la apostolo Paŭlo al la Romanoj
Gefratoj, al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon oni plenumas la tutan dian leĝon. La leĝo diras: Amu vian proksimulon kiel vin mem; en ĉi tiu ordono estas entenataj ĉiuj aliaj, kiel: ne adultu, ne mortigu, ne ŝtelu, ne deziru. Tiu, kiu amas sian proksimulon, ne faras malbonon al li; amo do estas la perfekta plenumo de la leĝo.
*
Evangelio: Mat 18,15-20
El la evangelio laŭ Mateo
En tiu tempo Jesuo diris al siaj disĉiploj: „Se via frato faris malbonon al vi, admonu lin inter li kaj vi sola. Se li aŭskultos vin, vi estos reakirinta vian fraton. Sed se li ne volas aŭskulti, prenu kun vi unu aŭ du personojn, por ke oni pritraktu ĉion per la atesto de du aŭ tri personoj. Kaj se li eĉ ilin ne aŭskultos, raportu la aferon al la Eklezio; kaj se li ne aŭskultos eĉ la Eklezion, li estu por vi kiel pagano aŭ impostisto. Vere Mi diras al vi, ke ĉio, kion vi malpermesos sur la tero, estos malpermesata ankaŭ en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi permesos sur la tero, estos permesata en la ĉielo. Krome Mi diras al vi, ke se du el vi petos kune ion ajn, mia Patro, kiu estas en la ĉielo, donos tion al ili. Ĉar se du aŭ tri kuniĝas preĝe en mia nomo, Mi estas meze de ili.“

Indirizzo

Rome

Notifiche

Lasciando la tua email puoi essere il primo a sapere quando Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista pubblica notizie e promozioni. Il tuo indirizzo email non verrà utilizzato per nessun altro scopo e potrai annullare l'iscrizione in qualsiasi momento.

Contatta Il Luogo Di Culto

Invia un messaggio a Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista:

Scelte rapide

Condividi