Bahaa Esperanto Ligo

Bahaa Esperanto Ligo La baza celo de BEL estas teni la kontakton inter la du movadoj Esperanta kaj Bahaa.

Ampleksa preĝlibro kaj germana versio de “La plej granda rimedo” aperintajBahaa Esperanto-Ligo (BEL) povas fieri pri du ...
05/07/2026

Ampleksa preĝlibro kaj germana versio de “La plej granda rimedo” aperintaj

Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) povas fieri pri du novaj atingoj: la ĵusa apero de ampleksa nova preĝlibro kaj de la germana versio de La plej granda rimedo.

La ĵus aperinta nova bahaa preĝlibro kun preĝoj de Bahá’u’lláh, Báb kaj ‘Abdu’l-Bahá estas almenaŭ duoble pli dika ol la ĝis nun uzita el la jaro 1992. Multaj pliaj ĝeneralaj preĝoj estis por tiu eldono nove tradukitaj kaj krome aro da por specifaj okazoj kiel fasto aŭ novruzo, la bahaa novjaro. Krome estas apendice aldonita la bahaa kalendaro kun esperantigitaj nomoj de la 19 monatoj de la bahaa kalendaro.

La plej granda rimedo origine aperis, post plurjardeka prepariĝo, en angla lingvo (The Greatest Instrument for Promoting Harmony and Civilization) ĉe la bahaa eldonejo George Ronald. Ĝi estas ampleksa kompilaĵo el la bahaaj skriboj pri la principo de internacia helpa lingvo (IHL). La bahaa lingvisto Gregory P. MEYJES ĝin editoris kaj verkis por ĝi sciencan enkondukon. La libro aperis lige kun la jubilea UK en Lillo 2015. Poste BEL en 2019 aperigis esperantan tradukon. Kaj lige kun la propra jubileo de BEL, nome ĝia 50jariĝo en 2023, estis decidite provi ĝin aperigi en ankoraŭ pliaj lingvoj, el kiuj nun la unua estas la germana. La espero estas ke sekvos ĝin ankoraŭ pliaj. La germana versio de la libro havas same kiel la esperanta 124 paĝojn kaj konsistas precipe el tre ampleksa kompilaĵo el la bahaaj skriboj pri la principo de internacia helpa lingvo – kun eroj, kiuj ĝis nun nur tie aperis – kaj la tre leginda enkonduko de Gregory P. Meyes. Plimulto de la en ĝi kompilitaj citaĵoj nature traktas Esperanton.

https://bel.bahai.de/blog-post/ampleksa-preglibro-kaj-germana-versio-de-la-plej-granda-rimedo-aperintaj/

Novaj bahaaj temploj en Nepalo kaj KamerunoKomence de majo estis en Kanĉanpur, Nepalo, prezentita la dezajno de la unua ...
06/06/2026

Novaj bahaaj temploj en Nepalo kaj Kameruno

Komence de majo estis en Kanĉanpur, Nepalo, prezentita la dezajno de la unua bahaa templo de la lando. Jam dum la pastintaj tri jaroj venadas familioj el kvartaloj kaj vilaĝoj tra ĉi tiu regiono en la sudokcidentaj malaltebenaĵoj de Nepalo al la tereno, kie la templo ankoraŭ ne staras, por tie preĝi. La rivelado de la dezajno nun altiris pli ol mil homojn al la ejo, inter ili registaraj oficialuloj, gvidantoj de la civila socio kaj loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo.

La ĝenerala formo de la nova templo estas difinita de la natura kaj kultura kunteksto de la regiono kaj ĉerpas el la natura pejzaĝo, la spirito de ĝiaj homoj kaj el lokaj tradicioj kiel la desegnoj de la Tharu-vestaĵoj kaj teksitaj fiŝretoj. Inspiris la arkitektojn vizitoj al la ĉirkaŭaj komunumoj: »Ni renkontis la loĝantojn de la areo kaj ili vere tuŝis nin. Per la dezajno, ni volis absorbi ĉiujn iliajn sentojn kaj ĉiujn kulturajn aspektojn de iliaj vivoj«, diris unu el la arkitekta skipo; kaj plu ke estas la celo ke la spirito de amo al Dio speguliĝu en digna dezajno: »Fine, kiel arkitektoj, ni devas krei formon, kiu iel spegulas la senfinon.«

Reprezentanto de la nepala bahaa komunumo ĉe la evento priskribis la kulturon de preĝado, kiu delonge animas la ĉiutagan vivon en la regiono: »Ĉi tie la konceptoj de preĝado, servado kaj adorado estas tre fortaj«, li diris. »En ĉiu familio ekzistas tiu praktiko – kiam ili leviĝas matene, unue ili preĝas kaj nur poste iras al la laboro.« La anonco pri la templo intensigis tiun vivritmon. Krome nun multaj homoj alvenas por volontuli surloke kaj ekzemple forigas rubon aŭ plantas verdaĵojn. »Ĉiu persono en ĉi tiu komunumo iamaniere kontribuas al la templo«, li diris, kaj: »En la atmosfero de preĝado alproksimiĝas koroj kaj ekkreskas sento de unueco kaj harmonio.«

La ĝoja etoso de la inaŭguro kunigis multajn homojn el diversaj fonoj por marki gravan mejloŝtonon en la evoluo de la estonta templo, kiu estos malfermita al ĉiuj – kiel ĝenerale bahaaj templo estas lokoj, kie ĉiuj estas bonvenaj kunveni por preĝi kaj mediti.

Kiam finkonstruita estos la bahaa templo en Kanĉanpur la unua tia en Nepalo. Ĝia konstruado estis anoncita de la Universala Domo de Justeco, la gvida institucio de la tutmonda bahaa komunumo, en 2023. Apud ĝi estas krome konstruata ejo, kiu servas al edukado pri komunuma vivo; tiu jam preskaŭ pretas. Kiam inaŭguriĝos tiu ĉi nova templo enviciĝos ĝi inter aktuale 14 jam funkciantaj bahaaj temploj tutmonde kaj pliaj ok nun konstruataj aŭ planataj.

La anonco de la dezajno estis bela surprizo ankaŭ por Heide Martha OTTO, estraranino de BEL, kiu antaŭnelonge vizitis Nepalon lige kun sia partopreno de la 15a Internacia Himalaja Renkontiĝo 2026. Lige kun tiu vojaĝo ŝi havis eblecon en la ĉefurbo Katmanduo persone konatiĝi kun la tiea vigla bahaa komunumo. Ŝi vizitis tie la lokan bahaan centron kaj partoprenis en regiona bahaa konferenco. Kaj tie ankaŭ ŝi konatiĝis kun kelkaj bahaanoj el la najbara Butano, kie – plia bela surprizo – la bahaa komunumo ĵus elektis unuafoje la landan gvidorganon, sian Nacian Spiritan Asembleon, kiu viciĝas inter preskaŭ 180 nune funkciantaj tiaj institucioj.

Nur du semajnojn post la publikigo pri Nepalo venis plia tia, nome la anonco de la dezajno de la templo en Baturi, Kameruno. Ties dezajno baziĝas sur la unika metaforo de la vorto »gbàssàrà«, kiu en la lingvo de la popolo Gbaja el orienta Kameruno signifas samtempe tri aferojn: la kolono, kiu portas la pezon de familia hejmo, birdo, kies kanto gvidas la ĉasiston tra la arbaro, kaj la instrumento, kies sono eĥas tra la vilaĝo por kunvoki la komunumon. Tiel la nova templo fariĝos arkitektura formo de piliero de kolektiva spirita forto, gvidanto en la serĉado de la vero, kaj vokanto al la unueco de la homaro.

Ĉirkaŭ mil personoj kolektiĝis sur la tereno – lokaj oficistoj, tradiciaj gvidantoj, membroj de naciaj, regionaj kaj lokaj bahaaj institucioj, kaj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj el ĉirkaŭaj vilaĝoj. Ili kunvenis en spirito de antaŭĝojo pri tiu elstara projekto.

Parolante ĉe la evento, Godlive Mboke, membro de la Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj de Kameruno, diris ke bahaaj temploj enkorpigas novan koncepton de adorejo. Kvankam ili servas kiel sanktejoj por preĝado kaj meditado, estas ili ankaŭ centroj de unueco por ĉiuj popoloj, kie praktike esprimiĝas la harmonio inter preĝado kaj servado al la homaro.

La arkitektoj priskribis kiel la ĉirkaŭa pejzaĝo influis ilian laboron. La proksima kvieta rivero Kadey inspiris la alirvojon al la templo: vojo, kiu respegulas la kurbojn de la rivero, gvidante vizitantojn per kontempla promeno al la templo.

Estas ankaŭ lokaj metioj kaj arkitekturaj tradicioj enkorpigitaj en la dezajno. »La kupolo, formita kiel tradiciaj domoj kun kradoĉapoj, permesos al lumo eniri, kaj kromkonstruaĵoj provizos ombritan spacon por vizitantoj«, diris Ali Tiati, unu el la arkitektoj. »La aperturoj en la muroj reflektos lokajn industriojn kiel terkultivadon kaj teksadon, permesante al lumo radii en la templon.«

Damboura Moïse, la ĉefo de Batouri, deklaris: »La alveno de ĉi tiu templo realigas la mesaĝon de niaj prapatroj, kiuj diris, ke ni devas bonvenigi ĉiujn. Tio estas la spirito de la templo – ĝi estas malfermita al ĉiuj.«

https://bel.bahai.de/blog-post/novaj-bahaaj-temploj-en-nepalo-kaj-kameruno/

10/01/2026

Filma retrorigardo al 2025, novaj libroj kaj BELa jutuba kanalo

Kun la jarfino 2025 Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) povis fieri pri kelkaj atingoj: sukcesis ĝi publikigi filman retrorigardon al la jaro 2025 lige kun inaŭguro de propra jutuba kanalo. Kaj troviĝas presprete ĉe eldonejo nova preĝlibro kaj la germana traduko de La Plej Granda Rimedo.

De kelkaj jaroj la Bahaa Monda Novaĵservo (Bahá'í World News Service, BWNS) jarfine retrorigardas filme al kio elstara okazis dumjare en la tutmonda bahaa komunumo. La filmo publikigita la 27an de decembro 2025 (https://news.bahai.org/story/1845/2025-year-in-review) estas kvaronhora kaj specife fokusiĝas je vasta gamo da rakontoj el ĉiuj mondopartoj pri la klopodoj kontribui al la konstruado de pli paca, harmonia kaj komuneca mondo. Unuafoje BEL sukcesis – kaj tio ene de nur kelkaj tagoj, tiel ke eblis montri ĝin jam dum la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden ­– prepari esperante subtekstigitan version, kiu nun estas alirebla tra la retejo de BEL je https://bel.bahai.de/novajsplitoj-2025-el-la-bahaa-mondo/ Lige kun tio BEL inaŭguris propran kanalon en Jutubo, kies unua kontribuo estas ĝuste tiu filmo (vidu: https://www.youtube.com/ resp. https://www.youtube.com/watch?v=cd14Pm8rS9I).

Jam en 2015 aperis ĉe la renoma bahaa eldonejo George Ronald en Oksfordo, Anglio, en sia origina angla versio (The Greatest Instrument) libroforme kompilaĵo el la Bahaaj Skriboj kaj rilataj fontoj pri la demando de internacia helpa lingvo, redaktita kaj enkondukita de la lingvisto Gregory P. Meyjes. En 2019 povis BEL aperigi la esperantan tradukon de tiu: La Plej Granda Rimedo, kiu libre haveblas, sed ankaŭ delonge libere alireblas tra la BELa retejo (vidu: https://bel.bahai.de/literaturo/). Nun prespretas ankaŭ traduko al la germana.

Kaj krome troviĝas prespreta ĉe eldonejo multe pliampleksigita preĝlibro enhavanta ne malpli ol 117 bahaajn preĝojn kaj tiel pli ol la duoblon de la ĝisnuna versio eldonita en 1992. Tiuj preĝoj foje estas nur 2- aŭ 3-frazaj, sed foje etendiĝas tra pluraj paĝoj kiel ekzemple la t.n. longa saniga preĝo aŭ la inter bahaanoj tre populara Epistolo al Aĥmad. Tiu ampleksa kompilaĵo de preĝoj revelaciitaj de Bahá'u'lláh, Báb kaj 'Abdu'l-Bahá jam nun alireblas tra la BELa retejo (vidu: https://bel.bahai.de/literaturo/).

Novaĵsplitoj 2025 el la bahaa mondoEn kvaronhora filmo la Bahaa Monda Novaĵservo (BWNS) retrorigardas al 2025 kaj fokusi...
29/12/2025

Novaĵsplitoj 2025 el la bahaa mondo

En kvaronhora filmo la Bahaa Monda Novaĵservo (BWNS) retrorigardas al 2025 kaj fokusiĝas je vasta gamo da rakontoj el ĉiuj mondopartoj pri la klopodoj kontribui al la konstruado de pli paca, harmonia kaj komuneca mondo. Originala angla kun esperanta subteksto.

En kvaronhora filmo la Bahaa Monda Novaĵservo (BWNS) retrorigardas ...

Filmo "Vitejo de la Eternulo"Kiel aspektas kaj funkcias la bahaa monda centro? Kiel ĝi estiĝis, evoluis kaj administras,...
12/12/2025

Filmo "Vitejo de la Eternulo"

Kiel aspektas kaj funkcias la bahaa monda centro? Kiel ĝi estiĝis, evoluis kaj administras, sen klerikoj, la aferojn de tutmonda, rapide kreskanta komunumo? Kaj kiel tiu elektas sian internacian estraron? Kiuj estas la bazaj instruoj kaj centraj celoj de la Bahaa Kredo?

La filmo koncize prezentas kaj ilustras la fundamentojn kaj la unikan evoluon de la tutmonda bahaa mondkomunumo, kies celo estas antaŭenigi la pacan unuiĝon de la homaro kaj kiu skribas la plej aktualan ĉapitron en la religia historio.

This is "Vitejo de la Eternulo" by BEL on Vimeo, the home for high quality videos and the people who love them.

Adresse

Eppsteiner Str. 89
Hofheim In Taunus
65719

Benachrichtigungen

Lassen Sie sich von uns eine E-Mail senden und seien Sie der erste der Neuigkeiten und Aktionen von Bahaa Esperanto Ligo erfährt. Ihre E-Mail-Adresse wird nicht für andere Zwecke verwendet und Sie können sich jederzeit abmelden.

Die Kultstätte Kontaktieren

Nachricht an Bahaa Esperanto Ligo senden:

Verknüpfungen

Teilen