23/12/2025
AL VI, KIAM JESUO NASKIĜIS?
Savo ne konsistas el celo, kiun oni interkonsente nomas ĉielo aŭ paradizo: ĝi konsistas ja el senĉesa vivorenovigo antaŭen kaj supren.
Jesuo estas la vivanta forto, kiu enkorpiĝinte en la homon difinas ties konstantan transformiĝon.
La prerogativon de solenaskito de la Patro, Jesuo pludonas al tiuj, kiuj bonvole ĝin akceptas. Tiel Lia naskiĝo realiĝas en la koro de pekinto. La knabo, kiun Maria vindis kaj sekve kuŝigis sur stal-trogon estas la figuro de tia Jesuo, kiu estas forto, povo, vivo kaj vero aganta interne de la homo.
Ĉe tiu penso, ni invitas vin starigi la jenajn demandojn:
Ĉu Jesuo naskiĝis? Kiam? Kie?
Respondojn al tiuj demandoj ni serĉos ĉe geamikoj, kiuj antaŭlonge iris la vojon montritan de la Majstro kaj transformis sian vivon en ekzemplojn, kiuj etendiĝas tra la tempo kaj atingas nin hodiaŭ.
Ni demandu Paŭlon - kie kaj kiam Jesuo naskiĝis? Li diros al ni:
Tio estis sur la vojo al Damasko, kiam mi, maltolera, fanatika pro negloriga celo ekvidis min volvata de Lia dia lumo. De tiam “jam ne mi mem vivas, sed Kristo vivas en mi.”
Ni demandu Magdalenan - kie kaj kiam Jesuo naskiĝis. Ŝi respondos:
Jesuo naskiĝis en Betania, kiam iufoje Lia voĉo, distingiĝanta per pureco kaj sankteco, vekis ĉe mi senton de nova vivo, pri kiu mi neniam revis ĝis tiam.
Ni aŭskultu la ateston de Petro pri la naskiĝo de la Sinjoro, kaj li tiel parolos:
Jesuo naskiĝis en la vestiblo de la korto de Pilato, en la momento kiam la koko, kriinte la trian fojon, vekis mian konsciencon por la vera vivo. De tiam mi ne plu ŝanceliĝis antaŭ la potenculoj de la jarcento, kiam al mi montriĝis okazo defendi la justecon kaj proklami la veron, ĉar la forto kaj povo de la Kristo fariĝis elementoj konsistigantaj mian propran eston.
Ni demandu Johanon la Evangeliiston kaj petu lin diri tion, kion li scias pri la naskiĝo de la Mesio. Tiam li diros al ni:
Jesuo naskiĝis en la tago, en kiu mia intelekto, prilumita de Lia dia graco, ekkonis Dion kiel amon. (Daŭrigo kiel komento sube 👇🏼)