29/09/2017
Studado pri " La Ĉielo kaj la Infero", verkita de Allan Kardec
“Pruvinte kaj evidentiginte la lukton inter bono kaj malbono, ĉi tiu multfoje pli prosperanta ol tiu, kaj ne povante racie akcepti, ke malbono devenu de bonfara
povo, oni venis al konkludo, ke ekzistas du rivalaj povoj en la regado de la mondo. El tio fontis la doktrino pri la du principoj, cetere logika en tempo, kiam la homo troviĝis nekapabla penetri per rezono en la esencon de la Superega
Estulo. Kiel li tiam komprenus, ke malbono, el kiu povas veni bono, estas nenio alia ol pasema stato, kondukanta lin al feliĉo per sufero kaj helpanta lian progreson? La limoj de lia morala horizonto, permesantaj al li vidi nenion trans la estanteco, tiel en la pasinteco, kiel en la estonteco, ankaŭ ne permesis al li kompreni, ke li jam progresis, ke li ankoraŭ individue progresos, kaj ke la sortovicoj de la vivo rezultas el la neperfekta^joj de la en li loĝanta spirita esto, kiu antaŭekzistas kaj postvivas la korpon, dependante de serio da purigaj ekzistadoj por atingi la perfektecon.”
(Ĉapitro IX Unua Parto – Ero 4)